← Back to map

Hitchhiking from Shisui

Shisui on Hitchhiking Map

Hitchhiking to Shisui

View all spots mentioning Shisui

Recent reviews mentioning Shisui

35.67514, 140.12358

Knabino nomita Minami veturigis nin; ni uzis la ŝildon de Mushiwa. Ŝi estis granda Disney-fano. Estis amuze. Ŝi lasis nin ĉe la Family Mart, ŝi maltrankviliĝis pri ni ĉar estis nokto, sed ni trankviligis ŝin. Ni ricevis ĉi tiun veturon ĝuste ĉe la bushaltejo; ĝi estis tre okupata. Mi provis ĉe la bushaltejo dum Mushiwa provis ĉe la elirejo de la benzinstacio Cosmos. Eble estus pli facile en duopoj...
―Jurobola

35.622, 140.0623

Unue, ni intencis provi moviĝi surstrate por almenaŭ iri pli for de la urbo. Ni faris ŝildon por alia kvartalo, kiu havus sencon por tiuj, kiuj forlasus Lawson. Ni estis haltigitaj ĉe la elirejo, male al la lasta fojo (jes, ni kampadis en la sama loko kaj lasis tie dorsosakon kun tendo kaj dormosako, por ke iu bezonu ĝin). Kelkaj homoj komencis diskuti pri tio, ili komprenis, kion ni volis, kaj kondukis nin al ĉi tiu benzinstacio Cosmos por la elirejo al Kashiwa, kiu kondukas al la aŭtovojo norden.
―Jurobola

35.622, 140.0623

Ni kampadis apud Lawson-vendejo, sed bedaŭrinde ni ne zorgis pri organizi nin anticipe por preni la trajnon. Do ni demandis ulon, kiu estis parkita en Lawson-aŭto, kaj tio estis Serg, afabla ukraino, kiu loĝas en Japanio de 20 jaroj, kaj ni petis lin veturigi nin nur al la fervoja stacio, sed li veturigis nin al la flughaveno. Ni iris al Filipinoj post preskaux 3 minotaj en Japanio.
―Jurobola

© Hitchwiki Map contributors